Esperanto Literaturo
Poezio


Antoni Grabowski:

Al la vespera stelo

(El Tannhäuser de Richard Wagner).

Funebre kovras la krepusko valon,
Etendis nokto nigran la vualon.
Deziras suprenflugi la anim',
Sed tenas ĝin: de nokt-teruoj tim'

Aperas jen, vi stelo la plej kara:
De malproksimo fluas lumo klara,
Disigas ombrojn ĉarma la radi',
Amike montras vojon ĝi al mi.

Ravite, ho vespera stel',
Mi vin salutas sur ĉiel';
Kaj de fidela mia kor'
Salutu ŝin en tiu hor',
Kiam ŝi fluos for de l' tero,
Al anĝelar' en supra sfero.

Notoj
Antoni Grabowski 11-6-1857 - 4-7-1921, Polo. Kemifaka ingeniero, faktradukisto, iama redaktoro de la Pola Teknika Vortaro. Poligloto, kiu onidire konis 30 lingvojn, inter ili Volapükon, kiu ne kontentigis lin. Li estis la unua esperantisto, inter kiu kaj L. Zamenhof en 1887 okazis la unua esperantlingva konversacio. Grabowski estis ankau la patro de la Esperanta poezio, ec lia morto estas iom simbola: gi okazis antau la montrofenes­tro de Esperanta librovendejo. Dum la unua mondmilito lia familio forlasis lin, elmigrante Ruslandon. La sola konsolo de Grabowski restis la Internacia Lingvo kaj la amikeco de Zamenhof. Unuavice Grabowski estas tradukisto, liaj tradukoj, versaj kaj prozaj, multe evoluigis la internacian lingvon. Plej gra­vas el ili la traduko de Mickiewicz-a "Pan Tadeusz" (Sinjoro Tadeo), kie Grabowski eksperimentis la eblajojn de la Esperanta formo. Kiel originala poeto li verkis tre malmulte. Lia cefa merito estas la defen­do de la literaturaj kvalitoj de Esperanto. Ekzemple, kiam oni atakis la internacian lingvon pri la nesufica rico je rimoj, car en gi rimas nur la samaj gramatikaj ka­tegorioj, Grabowski en la poemo Sur unu kordo pruvis, ke tio ne estas vera. La originalajn verkojn de Grabowski karakterizas la generalaj trajtoj de la unuaperiodo de nia literaturo: eksperi­menteca formo (kvankam tre lerta), iom kruda koncepto pri la interna ideo, kiel solvo al ciu socia problemo, kaj person­eca kulto de Zamenhof.
Poemo el: La Praktiko, n-roj 1-5, 1946.