"Vin armu!" krias voko
Kaj trafas kiel skurĝo vin;
Ĉevalrapide movas sin,
Eksonas tie kaj sen fin'
Ĉi tiu tondra voko;
De ĉie kuras soldatar',
Tintadas laŭte armilar',
En kampo sonas kaj arbar',
La alarmanta voko.
"Vin armu, tuj vin armu!"
Resonas en la sama hor'
En ĉies kapo, ĉies kor'.
"Nun kontraŭ viaj fratoj, for!
Por la buĉad' vin armu!"
Kaj ili kuras al la mort'
Pelataj de la blinda sort',
Falante tuj sen ia fort'
En la eternan dormon.
"Vin armu! Al armilo!"
Alkuras novaj al batal',
Amasoj venas sur ĉeval',
Dum ĉie brilas fer' kaj ŝtal',
En la okuloj falsa brilo.
La fortaj viroj de l' kampar'
Sin miksas inter rajdantar',
Obeas al la armilar',
Al volo de l' armilo.
|
"Vin armu! Al armilo!"
Denove tiu sama vort'.
Frenezo kreskas kaj perfort';
Batalas kontraŭ sia mort'
L' unua malamiko.
Nun iras homaj vivoj for
Kun ĝemoj, plendoj kaj dolor',
Blasfemoj, larmoj kaj angor',
- La sekvoj de l' milito.
"Vin armu! Al armiloj!"
Homar', en via agoni'
Ĉu vere do ne aŭdas vi?
Eksonas jam alia kri':
"Al ni, al ni l' armilojn!"
Kaj kreskas tiu nova kri' -
Amikoj, ĝin aŭdigu vi!
Ĝin disvastigu pli kaj pli:
"Forigu la armilojn!"
"Forigu la armilojn!"
Batalu kontraŭ malsaĝec',
Batalu kontraŭ tiranec',
- Mortigoj, bruloj, kruelec',
Vin armu, kuraĝuloj!
Bravuloj nun en harmoni',
Forigu la malbenon vi!
Batalu por standard' de ni!
Al ni la batalilojn!
|
"Vekiĝu, al armiloj!"
Ĉar kontraŭ kio ligas nin,
La bruta folto armas sin -
Feliĉaj estos en la fin'
Vi mem kaj viaj filoj!
Batalu por la nova gent'
Esperoplene pro la sent',
Ke vi laboras kun prudent'.
"Al vi, al vi l' armilojn!"
|
| Notoj |
Carel Steven Adama van Scheltema, nederlanda poeto (1877-1924).
Esp-poemo el: La Praktiko, Nederlando, n-ro 1 (255), 23-a jaro, januaro 1959.
|