Rico Bulthuis: Violet, La papilio. - violet.htm

Rico Bulthuis:

Violet, La papilio.

Fantazia rakonto...

Ĉevaloj!

Kaj malantaŭ ilia rapidega galopo veturilo, en kiu Donald Marcel kaŝis sin pro alproksimiĝanta tempesto.

Eble la vojmontrilo forbloviĝis aŭ la veturigisto estis ebria, sed kiam la ventego post furioza hurlado trankviliĝis en susuranta pluvo, la veturilo haltis en sorĉita urbo.

Vualo de nuboj etendiĝis larĝe; la nokto ornamis sian hararon per blanka rozo.

Ŝajnis al Donald, nun kiam la nokto estis proksima, ke la urbo kuŝas sur la horizonto. Tion pensas multaj, kiam la krepusko moderigis la tagon, kaj cetere: Donald revis ankoraŭ pri la festo. Kandeloj lumis tie kaj li certe estus estinta feliĉa, se li ne estus rigardinta el la fenestroj. Sed li faris tion kaj li vidis papilion danci sur la horizonto; tio ja ofte okazis!

Tage, kiam brilis ja suno, tiu papilio havis orajn flugilojn, en la vespero ili estis similaj al arĝento kaj nokte al violeto. Kiam Donald rakontis pri la papilio, la homoj rigardis silente kaj levis la ŝultron, kaj inter si ili diris, ke la papilio tute ne ekzistas... Eble ili pravis!

Kaj ankaŭ la veturigisto levis la ŝultron.

Ĝis morgaŭ, - li diris, parolante kiel kutime: Li turnis la ĉevalojn kaj malaperis.

Sed se la urbo ne estus vere ensorĉita, kiel Donald estus povinta vidi, kiuj loĝas en la domoj? Kelkfoje ĉiuj aferoj estas tuŝataj kaj tiel, ke ŝajne nenio ŝanĝiĝis; sed en la vero okazis tiam miraklo.

Ĉi tie loĝas reĝo, sciis Donald, tie komercisto, tie muzikisto, poste malsaĝulo kaj malantaŭ ĉi tiuj fenestroj vivas profesoro. Ĉe la lasta Donald sonorigis, pro la sola kaŭzo ke li ne faris ion ĉe la aliaj. Malfermiĝis roza fenestro kaj la scienculo rigardis malsupren.

— Mi iam vidas, - li ekkriis, — vi vojeraris! Jes certe, se vi scius, kiom da homoj vojeraras...., sed ili ne scias tion; neniam!

Tiam li dehokis du ŝlosilojn de sia ĉeno kaj donis ilin al Donald. Unu estis la violona ŝlosilo kaj la dua la basa.

— Nun serĉu, — li diris. - Vi povas provi ilin dekstre aŭ maldekstre, mi ne scias precize, sed mi ne havas tempon por tion esplori. Vi certe prenos la malĝustan vojon, sed tion vi tamen ne scios. Bonan nokton!

— Unu momenton, — petegis Donald, — unu momenton, kaj diru al mi kiel mi povas trovi la papilion per ĉi tiuj ŝlosiloj.

La scienculo scivole klinis sin el la fenestro kaj demandis malapide:

— La papilio? Ĉu vi aludas al tiu papilio, kiu ĉiam sidas sur la horizonto?

Donald estis kortuŝita, ĉar li fine parolis kun iu, kiu ne ridis pri li kaj ii rakontis, kiel longe li jam klopodadis kapti la papilion.

— Ne estu stulta, - respondis la profesoro, — la papilio havas delikatajn flugilojn;; ili ŝiriĝas, kiam vi kaptas ĝin; kaj la pudro disbloviĝos: Prefere atendu, ĝis kiam la papilio kaptos vin!

Tiam li rigardis al Donald kaj tiel laŭte ridegis, ke Donald timis, ke ĉiuj homoj vekiĝos, sed la scienculo trankviligis lin:

- Vi povas trankvile ridi, — li diris, — eĉ krii kaj kanti; nur ne flustru, ĉar tiam ili aŭskultos kaj tiam....

— Sed la papilio; profesoro, la papilio....

— Silentu, ili ne devas aŭdi tion; memoru nur, ke mia papilio ne estas via papilio.

Kaj la roza fenestro fermiĝis.

La horloĝo en malproksima turo grumblis, ke jam estas tre malfrue kaj ke la forglitinta horo neniam revenos, kio estas tre bedaŭrinda, ĉar la tempo en sorĉitaj urboj iras rapide.

La domoj, kiujn Donald preterpasis kun siaj ŝlosiloj, ne logis lin. Unu estis tro trista,- la alia tro gaja, kaj tio baldaŭ enuigas, ĉar la papilioj forflugas el la fenestroj kaj lasas la domojn malplenaj kaj malvarmaj. Subite Donald vidis pordegon. Ne estis nomo sur ĝi; ne estis sonorilo kaj antaŭ ĝi ne estis lanterno, sed la jarnombro sur la pordego estis tiel malnova, ke ĝi ne plu estis legebla, kaj ĝuste tiam ĝi fariĝas interesa; jes, iam ĉi tiu pordego devis esti la pordo de la plej malnova domo! Sed la tempo preteriris la pordegon kaj fermis ĝin.

La violona ŝlosilo trafis en la unua ŝlosiltruo, kaj la basa en la alia, la pordo malfermiĝis kaj Donald singarde enpaŝis en la ĝardenon kie en tiu sama nokto tri amikoj kunvenis, kiuj ĵus renkontiĝis.

Estis la nokto kaj la aŭtuno kaj la pluvo. Ankaŭ la vento ie sidis en la arboj, sed la aliaj vidis lin tro ofte por ankoraŭ ŝati lin kaj krom tio li estis tro fuĝema; tia estas lia naturo.

- Kiel bone, ke la urbo nokte kuŝas sur la horizonto, — diris la pluvo kontente; - matene tio ja pasas, sed nun, kiam ĉio estas tiel proksima, oni povas ĉion kapti kaj dum tio daŭras; ni almenaŭ havas ĝin.

— Estas tiom da aferoj; pri kiuj ni pensas, ke ili vere ekzistas kaj kiuj tamen malaperas, - parolis la pluvo, kaj li montris al la nuboj kaj al si mem.

— Ĉu vi vidas mian ĉenon, — demandis la nokto kokete, — ĝin mi ricevis de la homoj kaj ĉe la homoj ĉio malaperas, ĉio. Ĉu vi ne konas ilin? Estas tiel multaj. La malriĉuloj estas grizaj kiel la fumo super iliaj urboj, la riĉuloj estas dikaj kaj belaj. Sed se vi aŭskultos; vi aŭdos, kiel la horloĝo rakontas pri la dek-du horoj, kiujn pasas ĝiaj montriloj, kaj la homoj rakontas, kiam ili tre bone pripensas,; pli la dek-du amikoj, kiujn ili renkontis en sia vivo; sed la plej multaj homoj neniam pripensas, kaj tio estas tre bona.

Tre malofte ili estas feliĉaj, kaj tiam ili ploras: Ankaŭ ĉagrenon ili havas, sed tio ja estas preskaŭ la sama. Kaj ĉiufoje, kiam ili verŝas unu larmon, mi petas ĝin por mia ĉeno; vidu: unu larmo de iu reĝo, unu de malsaĝulo, unu de poeto, ankoraŭ unu de poeto, ankoraŭ unu de poeto, denove unu de poeto......

— Tiu estis certe la plej feliĉa, — diris la pluvo.

La nokto fermis siajn okulojn pro plezuro kaj ekkriis:

— Ne demandu al li, kion donis al li la tempo inter tiuj du armoj, sed mi diros ĝin al vi: enuon! La homoj terure enuas....

La pluvo susuris pro konsento.

— Silentu pri la homoj; — li gutis malĝoje. — Mi donis al ili freŝiĝon kaj nubojn kaj ankoraŭ multe pli, sed kion ili faras? Ili iras kun klinita kapo kaj grumblas kontraŭ sia spegulbildo: kia veteraĉo, bah......!

— Tiel estas, — rimarkigis la aŭtuno. — La homoj ĉiam rigardas sian propran iradon. Ili ĉiam vidas la ĉenon de alia kaj pensas, ke ilia propra enuo estas ŝnuro sen perloj, kaj mi vane donas al ili la plej belan mondon kaj la pluvo vane briligas ĝin.

Sed kion diris la nokto? La nokto estas malica. Li ridis, ke li havas sufiĉe multajn ombrojn por kaŝi ĉiujn belaĵojn, kaj ke perloj tamen plej bele kontrastas kun la nigro.

— Kaj perloj ne rompiĝas, ĉar ili estas memoroj, kaj tiujn mi posedos, eĉ kiam neniu plu havos spegulbildon por sin rigardi.

Kaj tiam la nokto svingis la ŝnuron......

Eble la brilo aŭ la tintado de la ĉeno vekis la knabinon, kiu loĝis en unu el la domoj; ŝi malfermis rozan fenestron kaj rigardis en la malhelajn okulojn de la nokto. Ŝi ne atentis, ke la aŭtuno komencis blovi kaj ke la pluvo dancis sur la kampo kaj frapis per mil fingroj sur la tegmenton.

— Diru, kiuj estas vi kaj kion vi faras en la ĝardeno de mia patro?

- Estis la aŭtuno, li babilis tro multe, — mensogis la nokto ruze. La pluvo ridegis.

- Mi ne povas dormi pro vi, — diris la knabino, - kaj mi ne vekiĝis pro babilado, sed pro tre stranga sono.

— Vi sonĝas, — mokis la nokto.

La knabino rapide pinĉis sin en la brako; tiam ŝi demandis: — Kion vi havas tie?

Ŝi montris la ĉenon; sed la nokto ridetis. Kun homoj oni ne parolas pri perloj. Li akre demandis:

— Kiel vi nomiĝas, infano?

— Violet; mia patro estas profesoro kaj tre klera.

— Tion ni scias, tio staras sur via pordo. Ni estas vagantoj se vi ŝatas scii tion.

Violet rigardis la nokton kaj diris:

- Vagi estas honto; mia patro ne volas havi vagantojn en sia ĝardeno!

— Ni venas nur nokte, fraŭlino, - diris la pluvo.


— Kaj kiam pluvas, - parolis la aŭtuno:

— Kaj en la aŭtuno, — aldonis la nokto.

Tiam la nokto ekbalancis sian ĉenon antaŭ Violet kaj flustris:

— Mi povus rakonti al vi, kion signifas vere vagado, sed vi tamen ne komprenos tion, ĉar vi estas tro okupita per homaj aferoj dum la tago, kaj nokte vi dormas: ĉiuj homoj fordormas la nokton; fi!

— Mi jam venas, - diris Violet rapide.

Sed kiam ŝi staris en la ĝardeno; ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi estis la sola vagantino. Jen ŝi staris en la nokto kaj, en la pluvo. Ŝi nun sciis, kaj ŝi jam delonge sopiris al ĉi tiu nokto, kaj kion ŝi vidis? Arbojn kiel almozulojn kaj plorantajn florojn, kaj seniluziiĝinte ŝi frapis la malsekan teron per sia piedeto.

..... Sed aŭskultu! Homaj paŝoj, ĉiam pli proksime; apenaŭ Violet povis kaŝi sin malantaŭ la arbetoj, kiam alvenis ŝia patro kun siaj amikoj.

— Ni iros al la festo, — ili kriis, - hura!

— Se vi scius, en kiom da festoj mi estis, — diris la reĝo, kiu ankaŭ ĉeestis. Li faris grandajn gestojn, kiuj montris, ke li ne ĉion rakontos, alie li longe povus paroli.

La scienculo iom honte diris, ke li bedaŭras, ke la ĝardeno ne aspektas pli gaje. Li ne zorgis por ĝi: tion faras multaj scienculoj!

Malantaŭe iris la muzikisto. Li sidiĝis sur la muro kaj rakontis:

- En multaj ĝardenoj mi jam muzikis. La unuan fojon mi estis tre feliĉa, la homoj gajiĝis, la mondo renoviĝis. Sed se ne ekzistus enuo, tiam ankaŭ ne okazus festoj, kaj mi vidis, kiel intime la enuo kaj la soleco dancas en ĉiuj festoj. Ili restas ĉiam ĝis la fino, mi portas ilin ĉiufoje hejmen.

- Silentu,- interrompis la reĝo. — Iam mi regis super unu regno, poste super du, nun super sep, sed kiel enuiga estas tio......! Li larĝe gestis kaj oscedis.

La komercisto, kiu ĝis nun silente aŭskultis, ekparolis nun.

— Komerci estas la sola kaj plej agrabla afero en la mondo, — li diris plene konvinkite, ĉar tio estis la sola, kion li kapablis fari.

- Mi laboris antaŭe ok horojn tage, sed kiam mi elkalkulis ke mi povus perlabori la duoblon, se mi laborus: dek-ses horojn, mi faris tion. Nun mi laboras ankoraŭ pli longe. Mi ne plu scias, kiel riĉa mi estas kaj kiel longe mi devus promeni por trairi ĉiujn miajn bienojn, sed mi ne faros tion; tio treege enuigus min kaj mi ne havas tempon por promeni. Sed se la profesoro volas vendi al mi sian ĝardenon, ni povos paroli pri tio. Tio forpelas la solecon, ĉar en la komerco oni ĉiam estas kune. Nu, kiom?

- Tre afabla vi estas, — diris la scienculo; — sed la ĝardeno apartenas al Violet, mi ne povas vendi ĝin.

La komercisto komencis rapidege proponi: kupron, arĝenton, oron, multan oron!

- Ne kaj ne kaj ne, - decidis la profesoro, — mi bedaŭras, sed mi ne povas; mi rakontos, kial ne.

Ĉiuj eksidis sur la ĝardena muro kaj la saĝa homo ekrakontis:

- Iam mi havis edzinon. Ŝi estis juna kaj blonda kaj ŝi ĉiam kantis. Ŝi havis gardenon plenan je floroj kaj kun ŝprucanta fontano. Vespere ni sidis apud la lageto kaj rigardis nin en la okulojn.

- Ĉu vi aŭdas tion?, - demandis la reĝo al la princino. — Aŭskultu bone, vi povas lerni ion!

— St, st, — silentigis lin la aliaj, kaj la rakontanto daŭrigis:

— Mi estis tiel feliĉa, ke mi komencis verki libron, tre dikan libron. Mi skribis, kial bluaj okuloj feliĉigas kaj kial ŝia voĉo kelkfoje aŭdeble batigis mian koron. Mi ankaŭ skribis pri ŝia kantado; tio estis pli malfacila, kaj fine mi skribis pri la ĝardeno kaj tia estis plej malfacila. Mi prenis florojn kaj esploris ilin sub lupeo. Mi prenis iom da akvo el la lago kaj boligis ĝin. Mi elkalkulis, kiom da gutoj la fontano ŝprucis supren. Vi komprenas, kiel dika fariĝis mia libro, kaj fine ĝi estis preta. Nur unu aferon mi ne sciis: mi ne sciis, kial mia edzino aranĝis la ĝardenon en tiu maniero kaj mi volis demandi tion al ŝi.

Dum momento regis silento.

— Kaj? — demandis la aliaj, — kion ŝi diris?

- Nenion ŝi diris, ĉar mi nenie trovis ŝin: Mi serĉis en la domo, mi serĉis en la ĝardeno. La fontano dormis kaj la floroj estis velkintaj. La lago estis malplena, mi ne plu povis rigardi en la akvon. Mi tiam komprenis, ke ŝi jam delonge foriris, antaŭ multaj, multaj jaroj....

— Nu, kaj tiam? — demandis la komercisto. = Kion vi faris?

- Mi verkis libron pri tio, — respondis la saĝulo. - Tio estas malfacila laboro kaj la libro fariĝos tre dika.....!

- Atentu, — diris la sorĉisto, — ĉu vi vidas tiujn kalvajn arbojn?

La sorĉbastono svingiĝis, la arboj fariĝis verdaj kaj grandaj.

- Ĉu vi vidas tiun tenejon? Ĝi ne estas malnova kaj ruiniĝinta, sed ĝi estas palaco, kaj la muroj estas el delikata porcelano, hupla! ĉu vi vidas la malplenan lagon kaj la mortan fontanon? Hop!

Kaj tiam la fontano ekŝprucis kaj en la lago flosis belaj floroj.

— Diablo, - blasfemis la komercisto, — kiom kostas; tiu lertaĵo?

— Super tio mi volas ankoraŭ regi, - ĝemis la reĝo ravite, kaj la muzikisto bedaŭris, ke la festo estas aliloke.

Nur la malsaĝulo, kiu nur kelkfoje diris ion malsaĝan, skuis la kapon.

— Mi nenion vidas, — li diris: — Tiu palaco estis ĉiam tie kaj malbelaj arboj ne ekzistas.

— Ne estas tie princo, — diris la princino teruriĝinte. Ŝi rapide demandis:

— Ĉu ni iru nun? Ni ne povas resti enui ĉi tie, se aliloke estas festo. Kiu kuniras?

Kaj jen ili foriris al la festo, hura!

Ne nur Violet estis aŭdinta ĉion, sed ankaŭ Donald Marcel, kiu elvenis el la ombro. Kaj tiam okazis la miraklo, kiun li jam tiel longe atendis:

Donald klinis sin al la lago, rigardis en la akvon kaj tiam li rigardis en la okulojn de Violet.

— Kiu vi estas kaj kion vi faras en mia ĝardeno? — li aŭdis ŝin diri.

Donald estis tiel feliĉa, kiel li ankoraŭ neniam antaŭe estis. El la kastelo sonis muziko, la arĝentaj steloj oriĝis.

- Pardonu knabineto, ke mi envenis sen peto, sed mi ricevis la ŝlosilojn kaj mi serĉis la vojon.

Violet vidis, ke ili estas la ŝlosiloj, kiujn ŝia patrino uzis por fermi la ĝardenan pordon. Ŝi diris:

- Se vi havas la ŝlosilojn, mi pardonas vin, eĉ kvankam vi estas vaganto. Kiel vi nomiĝas?

- Donald, — li hezite respondis. Li ne kuraĝis demandi pri ŝia nomo; sed ŝi mem diris:

— Mia nomo estas Violet.

Ŝi havis la plej belan buŝeton, kiu povas ekzisti.

— Violet, la papilio, — li flustris ravite.

— Tiel nomis min mia patrino, sed la patro diras, ke mi estas knabino kiel ĉiuj aliaj knabinoj.

Donald trovis ŝin tute alia, ol kiam li vidis ŝin el la malproksimo.

Ŝi rigardis la strangan vaganton kaj diris, ke ŝi portas la flugiletojn nur, kiam ŝi sonĝas, sed eble li staris sur la horizonto....

Ili parolis dum longa tempo, ne dirante multe, kaj ĉar la pluvo estis foririnta, regis silento ĉirkaŭ ili.

La nokto kaj la aŭtuno rigardadis de super la arboj.

— Nun atentu, ĉiam la sama kanto, — diris la nokto kaj mordis sian ĉenon pro plezuro.

Nek Violet nek Donald aŭdis ion. Ili ne vidis la aŭtunon kaj ne vidis la nokton; ili vidis nur la okulojn unu de la alia. Tie iras. La fontano flustris dolĉan kanton.

- Mi tamen ne ĝenos vin, se mi tuŝos vin? Mi bone atentos viaj flugiletoj.

- Ho, tute ne, — diris la ĉarma malgranda papilio.

La malica nokto kaj la aŭtuno, ili ambaŭ ridegis.

La nokto diris:

- Tiuj kompatindaj ĉevaloj, kiel ili kuros denove!

Li sciis tion, ĉar plej ofte li kuris kun ili.

La aŭtuno kun afabla gesto diris rezigne:

- La vento certe forblovos la festojn kaj papiliojn; la pluvo susuras kaj tiam ĉio ekbrilos, precipe kiam la suno aperas. Sed la homoj neniam lernas, ili estas tiel stultaj, tiel stultaj....

Tiam dum unu momento ili fermis siajn impertinentajn buŝojn kaj ili aŭdis, ke Donald flustris al Violet:

— En tiu kastelo ni loĝos kaj ĉiam ni restos kune en ĉi tiu ĝardeno, eterne......

— Eterne, — kantis lia eta papilio.

— Li estas lerta, — laŭdis lin la aŭtuno. — Li certe sukcesos.

— Sed ne demandu, kiel, — aldonis la nokto; kaj tiam ili tiel amuziĝis, ke ili rapide kaŝiĝis, timante ke oni forpelos ilin.

Kaj Donald rakontis, ke Violet havis orajn flugilojn en la sunbrilo.

— Kaj vespere, papilieto mia, vi estas arĝenta, kaj la luno rigardas sian palan vizaĝon en viaj okuloj, kaj en la nokto vi estas, kia vi vere estas.

Kaj li promesis kunpreni ŝin al la homoj, kiuj neniam kredis lin, kiam li rakontis pri ŝi.

Hezite Violet demandis:

- Sed ĉu tiam ili kredos? Ili nokte dormas kaj dum la tago neniu havas tempon.

— Sed mi vidas viajn flugilojn, - ekkriis Donald ravite.

— Tio estas mia robeto, — ridis Violet. Kaj ŝi ekstaris por kolekti florojn, multajn; ŝi portis siajn florojn al Donald kaj li prenis ŝin en siajn brakojn.

Jes, se la nokto kaj la aŭtuno estus rigardintaj, ili estus vidintaj, ke Donald kisis sian papilieton. Poste estis jam tre malfrue kaj ili ekdormis apud la kastelo.

— Ĉu ili iris al la festo? — oscedis la nokto inter arboj.

— Tion ili pensas, — malrapide respondis la aŭtuno kaj volis per tio diri, ke la festo jam delonge endormiĝis.

Kaj tio estis vera.

La pluvo ĵus revenis de la festo; li dolĉe pluvis sur la ĝardenon kaj fajfis sur siaj fingroj. La aŭtuno avertis lin ne iri tro proksimen al la kastelo, ĉar tie dormas homoj.

— La homoj ĉiam dormas, aŭ ekdormas, — mokis la nokto kaj daŭrigis: — Li pensas, ke ŝi estas papilio, sed tio pasos, mi konas tion; mi neniam vidas ion alian kaj tio estas enuiga, tion mi certigas al vi! — Kaj tiam li pretigis sin por foriri.

— Ĉio en la daŭro estas enuiga, — flustris la arboj.

— Ĉio en la daŭro estas enuiga, — diris ĉiuj objektoj, kaj la tura horloĝo ripetis ĝin kvarfoje, malĝoja pro la forkurinta horo. Nenio kaj neniu atentis tion, ĉar la horloĝo ja havas tiun kutimon.

Sed kvankam oni ne atentis la horloĝon, la festantoj aŭdis ĝin tamen, ĉar ili rehejmiĝis! Nur la muzikisto restis por finkalkuli; pro tio li estis muzikisto.

La malsaĝulo unua venis kaj tuj kuris al sekvanta festo; li jam forgesis la plezuron.

— Ĉar ni ankoraŭ estas tiel agrable kune, komencis la komercisto afable al la profesoro, — mi tamen volas aĉeti vian ĝardenon, por plezurigi vin. Violet povas daŭrigi loĝi en ĝi kaj kio mankos al ŝi? La reĝo bone regos ŝin, la muzikisto ludos por ŝi, la doktoro helpos ŝin, kiam ŝi havos malfacilaĵojn, la ŝorcisto bezonas nur svingi sian bastonon por fari sin feliĉa!

— Ne, kaj ne kaj ne, — decidis la profesoro. — Mi volas teni mian ĝardenon, eĉ kvankam ĝi estas sorĉita.

— Pardonu, — diris la sorĉisto iom konfuzite, — mi petas vian pardonon, se la sorĉo denove malaperos ĉe la tagiĝo, sed certe por vi, kiu tiel multe scias, ne estas sekreto, ke ĉiu sorĉo malaperas....

— Riska afero! - grumblis la komercisto, — tre riska! Kaj certe pravis.

Ili adiaŭdiris; la komercisto skuis ĉiujn manojn, kiujn li povis kapti kaj diris al ĉiuj:

— Ankoraŭ pripensu la aferon. Bonan nokton!

Kaj ankaŭ la saĝa profesoro eniris sian loĝejon.

— Bonan nokton....!

La nokto solene reaperis.

— Nun ili denove povas uzi min, he? Maldankaj homoj, ili fordormas sian tempon.

— Ĉi vi scias, kion mi scias? - demandis la pluvo gaje kaj pluvis pro plezuro. Mi tute malsekigis ilian feston: Estis vera torento tie!

- Nun iru kun ni, — admonis la aliaj, - ni devas esti for, antaŭ ol venos la suno, kaj krom tio la nokto pli ŝatas esti malantaŭ la horizonto ol ĉi tie.

— Helpu iomete, — diris la nokto nerveme kaj ŝi estis pala pro la rapidemo. Kaj jen ili kunprenis la kastelon kaj la miraklajn arbojn. La lago malpleniĝis kaj la fontano ekdormis.

- Nu, — diris la nokto, - mi iras. - Kaj ŝi salutis la matenon.

La mateno estis griza kaj pala.

Donald vekiĝis, ĉar la pluvo klinis sin super lin.

— Se mi estus vi, mi forirus, — ridaĉis la pluvo.

— Rigardu nun vian papilion, Donald, ŝi portas robeton kaj via papilio tamen estis sur la horizonto? Se vi volus vidi la arbon ĉiam en sorĉo, tiam vi devus esti reĝo kaj komercisto kaj sorĉisto samtempe.

Donald konsternite eksaltis.

= Kie estas mia palaco? Kie estas miaj floroj? Kie estas mia papilio.......?

Li forgesis rigardi al Violet, kiu fariĝis simpla knabino, eĉ kvankam ŝi dormis sub plorsaliko.

— Mi volas rehavi mian papilion! - kriis Donald. - Kiu ŝtelis mian papilion? Violet! Violet!

La roza fenestro larĝe malfermiĝis, la scienculo klinis sin el la fenestro, li plendegis:

— Kion vi volas kun Violet?...... Tio estas bela.... Ĉu mi tial donis al vi miajn ŝlosilojn; por frenezigi mian filinon? Tuj redonu la ŝlosilojn!

Hezite Donald redonis la ŝlosilojn kaj mallaŭte demandis:

- Kion alian mi devus fari per tiuj ŝlosiloj? Por tio ili ekzistas, efektive......!

La scienculo pli klinis sin al li kaj kriis:

- Kiom vi perlaboras, knabaĉo? Rapidu, for el la ĝardeno! Vagantoj sufiĉaj en la mondo! Kaj vi, Violet, venu hejmen! Kion vi faras ekstere en la nokto? Kia feliĉo, ke neniu vidis vin, kion la homoj dirus pri vi.....!

— Iru rapide......- diris Donald malĝoje. — Vi ne havas flugilojn, vi ne estas papilio.

— Tiu ne ekzistas, =-- diris la pluvo.

La roza fenestro fermiĝis; Donald estis sola.

Li volvis sin pli bone en sia mantelo. — Bah, kia veteraĉa, — li diris.

Tiam alvenis la veturigisto.

— Li certe eraris en la vojo, aŭ la vojmontrilo forbloviĝis; tial la vojaĝo daŭras tiel longe, — pensis Donald.

Sed Donald estis tre-tre laca. Li eksidis kaj ploris pro malĝojo, ĉar Violet ne similis al lia papilio.

— Ha, - kriis la nokto, kiu jam atendis tion.

— Donald, Donald, kio estas tio?

— Larmo, — diris Donald: — Mi ploras, mi mem ne scias kial.

— Donu ĝin al mi, - petegis la nokto; — donu ĝin, mi kolektas ĝin por mia ĉeno!

Kaj dum Donald riĉigis la nokton per nova perlo; paliĝis la steloj, la nokto forkuris kaj super la horizonto, tre, tre malproksime, leviĝis la suno.

— Ĉu ni iru? — demandis la veturigisto.

Kaj Donald konsentis, tute feliĉa, ĉar kiel por veturigis ekzistas pli gaja sono ol la hufbato de ĉevaloj, tiel por Donald ekzistis nur unu ĝojo kaj tio estas iri malantaŭ rapidega galopo, tial ke sur la horizonto dancas papilio.


Notoj

Rico Bulthuis, - 27.08.1911 - 04.10.2009. -
fama, nederlanda aŭtoro pri psikologiaj- kaj kriminal-dramoj.
El: La Praktiko, n-ro 8 - 9 (142-143) Aŭg.-Sept. 1949.
(Post via legado de la paĝo:) - Nun: Alklaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: