***:Virkapro de leono kaj kaprino de leparo - virkapro.htm

* * *
Virkapro de leono kaj kaprino de leparo.

Tradukisto: Gomes Freitas, Madeira,
el portugala lingvo.

Unu leporo havis kaprinon, sed ne havis virkapron. Lia najbaro leono havis virkapron, sed kaprinon ne havis. La vir­kapro de la leone paŝtis kun la kaprino de la leporo. Unu tagon okazis, ke la kaprino naskis du idojn.

- Estas miaj la kapridoj - diris la leono - ĉar ili estas filoj de mia virkapro.

- Ne, sinjoro - diris la leporo - almenaŭ unu estas mia, ĉar la kaprino apartenas al mi.

La leono ne cedis, tial li ordonis kunvenon de ĉiuj bestoj por la juĝado. La juĝontaro estis preta jam je la sunleviĝo, sed la testudo ankoraŭ ne venis eĉ kiam la suno staris alte. La kunveno estis preskaŭ finita, kiam subite aperis la "pezeg­ulino".

Ĉu ci nur nun alvenas, la pestulino - blekis la leono.

Sinjoro - ektremis la testudo - mi ne povis alveni pli frue, ĉar mia patro naskis filon ĉiu-tiu-matene, kaj mi akuŝis.

- Silentu, malsaĝulino ... ĉu virbesto povas naski filojn?

- Ah! - respondis la testudo respekteme - mi aŭdis, ke ni estis invititaj kunveni hodiaŭ por simila afero ... Via Reĝa Moŝto ja ne pretendas, ke via virkapro naskis du virkapridojn?

La ĉeestanta bestaro bruege ekridis, la leono perdis la pro­ceson, kaj la leporo estis are levita kaj triumfe portata de la bestaro, kune kun la du kapridoj, ĝis la hejmo.

Notoj
Negra fabelo el Bie-Angola, Afriko
El: Esperanto (UEA), Genéve.
22-a jaro, n-ro 311, julio 1926.