D-ro J. G. Holland: Dio, donu virojn ...El la angla tradukis A.B.L. virojn.htm
D-ro Josiah Gilbert Holland

God, give us men!

Dio, donu virojn!

El la angla tradukis A.B.L.

Dio, donu virojn, kiajn la tempo bezonas,
Kun forta spirito kaj granda koro,
Kun manoj, pretaj al laboro;
Virojn, kiuj al mondeziroj povas rezisti;
Virojn, kiuj en fideleco povas persisti;
Virojn, kiuj firme staras antaŭ demagogo
Kaj neniam cedas al lia delogo;
Junajn, sunajn virojn, kiuj vivas super la nebuloj
De hipokritaj intriguloj.
Ĉar kiam la popolaĉo kun sia falsa kredo,
Altaj profesioj kaj potencavida cedo
Batalas inter si, ve!, ploras sincereco,
Maljusto regas kai dormas libereco.

God, give us men! A time like this demands
Strong minds, great hearts, true faith and ready hands;
Men whom the lust of office does not kill;
Men whom the spoils of office cannot buy;
Men who possess opinions and a will;
Men who have honour; men who will not lie;
Men who can stand before a demagogue
And damn his treacherous flatteries without winking!
Tall men, sun-crowned, who live above the fog
In public duty and in private thinking;
For while the rabble, with their thumb-worn creeds,
Their large professions and their little deeds,
Mingle in selfish strife, lo! Freedom weeps,
Wrong rules the land and Justice sleeps!

Notoj
Josiah Gilbert Holland, 24.7.1817-12.10.1881, usona novelisto kaj poeto.(Uzis ankaŭ la nomon: Timothy Titcomb).
La angla el:"http://www.bethanyipc.org.sg/poems/morning051009.htm".
La esp-poemo estas el: La Praktiko, n-ro 9-12 (155-158), 14-a jaro, septembro-decembro 1950.

(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: