Ivan Turgenev: Kiam mi ne estos vivanta(Poemo en prozo). Tradukisto: A. Sidorov, vivanta.htm

Ivan Turgenev

Kiam mi ne estos vivanta...
(Poemo en prozo).

Tradukisto: A. Sidorov, (el la rusa).

Kiam mi ne estos vivanta; kiam ĉio, kio estis mi, disŝutiĝos kiel polvo — ho vi, mia sola amikino, ho vi, kiun mi amis tiel profunde kaj tiel delikate, vi, kiu sendube postvivos min, ne venu al mia tombo... Tie por vi nenio estas farebla.

Ne forgesu min... sed ankaŭ ne rememoru pri mi dum ĉiutagaj zorgoj, plezuroj kaj bezonoj... Mi ne volas malhelpi vian vivon, mi ne volas embarasi ĝian kvietan fluadon. Sed dum la horoj de soleco, kiam kaptos vin tiu sinĝena kaj senkaŭza malgajo, tiom konata al bonaj koroj, vi prenu unu el niaj ŝatataj libroj kaj trovu en ĝi tiujn paĝojn, tiujn liniojn, tiujn vortojn, pro kiuj okazis — ĉu vi memoras? — ke ĉe ni ambaŭ samtempe verŝiĝis dolĉaj kaj senparolaj larmoj.

Tralegu, fermu la okulojn kaj etendu al mi la manon... Al la mankanta amiko etendu manon vian.

Mi ne kapablos premi ĝin per mia mano: mi kuŝos senmova sub la tero, sed estas al mi agrable pensi nun, ke eble vi sur via mano eksentos malfortan ektuŝon.

Kaj mia bildo prezentiĝos al vi kaj el sub fermitaj palpebroj de viaj okuloj ekverŝigos larmoj similaj al tiuj larmoj, kiujn ni, koremociitaj de Beleco, verŝis kun vi duope, ho vi, mia sola amikino, ho vi, kiun mi amis tiel profunde kaj tiel delikate!

(1878)

Notoj

Ivan Turgenev, (9.11.1818 - 3.9.1883)
konata rusa novelisto.
El: Heroldo de Esperanto
N-ro 18 (1368), 16-an de novembro 1963.
(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: