Gardu la reĝon Di'!
Tre longe regu li
Laŭ nia preĝ'!
Li regu kun honor',
Li vivu sen dolor',
Lin amu ĉiu kor',
Vivu la reĝ'!
Benu la reĝon Di'!
Tre glore reĝu li
En liber-land'
Sonadu ĝoja kri'
De l' Brita Imperi',
Vere en harmoni'
Kun ĉiu land'!
Gvidu la reĝon Di'!
Gvidu regatojn li
Per justa leĝ'!
De l' Brita Insular',
De landoj trans la mar',
Resonu la kantar' -
Vivu la reĝ'!
Notoj
El: British Esperantist.El: Esperantisten, sveda revuo.
2-a jaro, n-ro 7, julio 1907.
Redaktoro: P. Ahlberg.
Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/songs/godsaveo.html