Filin-fratineto,
Ho sonĝu pri kvieto:
Kunvivi en for' azila!
Kaj ami sen zorgo,
Nur ami ĝis morto
En lando al vi simila!
Tra ĉiela vualo
La sun' per la palo
Revigus min pri la ĉarmoj
De via okulo
Perfida, kun brulo
Mistera, luma tra larmoj.
Tie sale Bel' kaj Brilo,
Ord', Volupto kaj Trankvilo.
La meblojn ĉe l'muro
Briligus poluro
De jaroj en nia ĉambro
Miksiĝus odoroj
De raraj sud-floroj
Al svaga spiro de l'ambro;
Ornam' en abundo
Speguloj sen fundo,
La pomp' oriente sorĉa:
En ĉio al koro
Parolus sonoro
De l'patra pralingvo dolĉa.
Tie sole Bel' kaj Brilo,
Ord', Volupto kaj Trankvilo.
Sur ĉiu kanalo
Jen dormas ĝangalo
De ŝipoj kun mar-vagemo:
Por esti la iloj
De viaj deziroj,
Alvenis de l'mond-ekstremo.
Ĉe l'suno-subfalo
Vestiĝas al valo,
Al tuta urbo, al ondo
Hiacinto kaj oro;
Ekdormas en gloro
De varma lum-klaro la mondo.
Tie sole Bel' kaj Brilo,
Ord', Volupto kaj Trankvilo.