C. E. Englund: Vojaĝoj vespere (esperanto) - vojagoj.htm

C. E. Englund
Vojaĝoj vespere.

Tradukisto: ?

Ĉu vi vidas la perlojn, knabo!
Tiujn perlojn, kiujn pendigis la nokto
al la blua mantelo ĉiela.

Ĉu ni kaptu la laktoblankan kurĉevalon
malantaŭ la muro de mallumo
kaj konduku ĝin al nia fenestro!
Kaj kiam karesas la vento
la brilan okulon de la fenestro,
ni rajdos for
sur la arĝenta vojo de la luno.

Ni portos la saluton de panjo al la vespera stelo
kaj poste restos momente
por lasi nian sovaĝan ĉevalon sin bani
en la fonto de la ĉielo.

Kaj poste, poste:
ĉu ni eble rompu
la dratobarilon de distanco
kaj montru nian jungaĵon
al la Lakta Vojo.

Kiam disĵetas ventego forgesitajn fabelojn
vi ludos vian betulan kornon
kaj ŝutos plenmanon da blanka sablo
sur la vualon de la nokto

Ĉu vi dormas, knabo!
Do ni devos seli novan kurĉevalon
venontan vesperon.
Kaj tiam ni eble haltos
sur la Granda Urso.

Ni devas rapidi,
baldaŭ vi ĉirkaŭveturas sola
inter steloj.
Kutimas okazi tiel - knabo mia -

Notoj

Carl Emil Englund (1903 - 1964),
sveda arbarlaboristo kaj verkisto,
verkis liberajn versojn, kiuj profunde esprimas trem­eton
pro la sortoj de l' homoj kaj timeman amon al la vivo.
Li devenas el la arbara kaj neĝa norda parto de Svedio,
kie la mita mondo nur nevole cedrus al la ku!turo,
kaj liaj versoj vere ofte estas kvazaŭ fabeloj.
La ĉi tiun poemon estas bona ekzemplo...


El: Svenska Esperanto-Tidningen/La Espero
n-ro 10, oktobro 1937. Redaktoro: Bernhard Eriksson.