G. O. Karlsson: Leono, azeno kaj vulpo (esperanto) - vulpo.htm

G. O. Karlsson.
Leono, azeno kaj vulpo.
Malnova Fablo

Leono kaj azeno kaj vulpo vagis for.
Pri ili tiun fablon rakontas la aŭtor.
Liganoj iukaŭze fariĝis tiuj hi.
Momente ili estas ĉasita kompani.

La ĉaso bonsukcesis. Por ili ja merit!
Nun ili povas manĝi kun bona apetit.
Leono tuj eldiras ordonon al l' azen:
"Dividu la kaptaĵon por eta manĝkunven!"

L' azeno tion faras en justa manier',
Kalkulas ja trion on por ĉiu pasager'.
Tutcerte la azeno kondutis laŭ logik'.
Sed ho! De reĝ' leona nun venis la kritik'.

Ĝi tiel akra estis, ke mortis tuj l' azen'.
La nobla best' ricevis kompenson por la pen'!
Bedaŭru ni la sorton de tiu ĉi kunul'!
(Konvene oni ploru kun larmo en okul'.)

Post tio vulp' deĵoras por la disdonmisi.
Prizorgas la aferon plej singardeme ĝi,
Metante la plej multan viandon por leon',
Retenas nur peceton por propra la bezon'.

Divido de la vulpo tre plaĉis al la reg'.
Li laŭdis la unuan pro saĝo pri la leĝ.
"Sed diru!" reĝ' aldonis. "De kiu lernis vi
Plenumi la disdonon je tiom da raci'?"

"Sincere", vulp' respondis, "ĵus antaŭ nur moment'
L' azeno min instruis pri tio kun talent'."
Pri la respondo reĝa mi ne sciigas vin,
Czar nun la eta fablo jam estas ĉe la fin'.

Notoj

G. O. Karlsson
(ni ne havas informojn pri li).
El: Svenska Esperanto-Tidningen/La Espero
n-ro 6, junio 1939.