Albert Harris: La kanto pri Warszawa (esperanto) - wars.htm

Albert Harris
La kanto pri Warszawa.

Tradukis el la sveda: S. A. Jacobson.
Muziko: Albert Harris.

Warszawa vi urbo de l' koro,
la perlo de l' urboj sur ter',
defendis ni vin kun honoro
dum premis nin forta doloro.
Ni fuĝis de l' hejma tereno,
fortrenis sin jaro post jar'.
Sed tamen ekstaze en nia konsci'
muĝadis la kant' pri Warszawa,
kaj ardis en fajro konstante al ni
la nom' adorata: Warszawa.

Warszawa, el vundoj kaj koro
forgutas la sango de vi.
Sed kiel vekiĝas la floro,
vi baldaŭ ridetos tra ploro.
Denove kun rava belego
levita el polvo kaj rub'
radios vi ree pro ĝojo kaj bril'.
Vi levos la kapon, Warszawa,
kaj ĉirkaŭ la mondo resonos jubil'
el kanto pri glor' de Warszawa.

Notoj

Albert Harris (1911 - 1974)
verkisto, kantisto.
El: Svenska Esperanto-Tidningen/La Espero
n-ro 1, januaro 1947.