William Auld: 4 poemoj: La dancantino - Pri la tasko de la poeto - Dumnokta aviado - Pluva nokto (esperanto) - wauld.htm

William Auld:

La dancantino - Pri la tasko de la poeto
Dumnokta aviado - Pluva nokto.

La dancantino

La dancantin' vizaĝon levas,
Pasiva inter velkaj floroj;
Ĝazband' klakigas vergojn, ostojn
En gaja ritmo dum la horoj.

Nigre-vestitoj ŝin kondukas;
Ilin nana sentum' blindigas:
Tiel Saturno-lunoj giras
Kaj en la kosmo migras.

Saturno ne aspektas, tamen,
Tiel inerta, trista, fora,
Kvazaŭ sur Noktvizaĝo kuŝus
La tagruino glora.

(Giri: = rondiri, ronde turniĝi).

Pri la tasko de la poeto

Kiu la universon kun humilo
scivolas, kaj pri propraj sensignifo
kaj fort' latenta certas sen facilo;

kiun turmento de animsoifo,
palpad' eterna en tuneloj mensaj
kaj la misteroj kernaj de la vivo

devigas al esperoj preterpensaj:
por tiu verkas la poeto rara
per versoj fokusigaj kaj intensaj.

Lia labor' ne estas populara:
siajn figurfadenojn li ne plektas
por tiu, kiu volas nepre klara

kion per vortoj oni nur konjektas.

Dumnokta aviado

Silent' - krom nur mallaŭta zumo,
kiu l' orelojn ne molestas.
Obskur' - krom ke fantoma lumo
en la kajuto fosforeskas.
Senmovaj ŝvebas tuŝ-proksime
la astroj, kiel mil lampiroj.
En nova mondo mi pilgrime
flugas en voj' de l' pioniroj...

Pluva nokto

En longaj vicoj stratolampoj pale
aspergas lumon al la nokt' kusena;
pluveroj rosas sur la lun' vuale
kaj falas flirte al la strat' malplena:
kaj mi sen celo
promenas en malhelo
kun la rigard' premata al pavimo,
dum nur vakuo vibras en l' animo.

Notoj
William Auld, 1924-2006. Skoto; vicestro de liceo.
Eklernis Esperanton en 1937, sed aktiviĝis nur en 1947.
Redaktoro de "Esperanto en Skotlando" (1949-55),
de "Esperanto" de UEA (1955-58, 1961-62), de "Monda Kulturo" (1962-63),
de "Norda Prismo" (1968-1972), de "La brita esperantisto" (de 1973),
de "Fonto" (1980-87), literatura redaktoro de "Monato".
Vicprezidanto de UEA (1977-80). Prezidanto de la Akademio (1979-1983).

Ĉiuj poemoj el: Heroldo de Esp., Scheveningen, Nederlando, (red. Teo Jung):
Dumnokta aviado kaj Pluva nokto el:
N-ro 5 (1175), 29-a jarkolekto, 16-an de marto 1953.
Pri la tasko de la poeto el:
N-ro 7 (1159), 28-a jarkolekto, 1-an de majo 1952.
La dancantino el:
N-ro 12 (1164), 28-a jarkolekto, 25-an de aŭgusto 1952.