Fritz Lienhard: Widukind(esperanto) - widukind.htm

Fritz Lienhard
Widukind

Tradukisto:
Werner Jansen.

"Mi staras kvazaŭ ĉasaĵo,
kiun albojas la hundoj."
(Saksospegulo)

En Germanlando estis vintro. Akre fajfis la nordvento super la Saksajn arbarojn, la pintaj branĉoj de la kverkarbaro tremis kaj frostiĝis. Steloj rigardis super dezerta lando; vintrodezerto, kien ajn flugis la penso.

Al arbo ĉe la arbarrando apogis sin alt­kreska militisto, volvita en mantelon. La manojn li krucigis super la brusto, la akran okulon senmove direktis al malproksima punkto. Jen profunde en la krepusko de la luna nokto brilis la armetendaro de l' reĝo Karlo.

Mondo tumultegis en la koro de tiu soleca viro; mondo da doloro kaj sufero. Sed li trovis neniun ĝemon en tiu decidiga nokto; la dentojn li kunmordis, per neniu sono li vidi­gis slan korĉagrenegon. Obstine kaj trankvile li staris, kverko inter kverkoj.

Li estis la saksoduko Widukind. Kurĉasite de la Frankoj, la princo erarvagis kiel lupo en la arbarvaloj de sia profanita patrujo. Ekzilito en sia propra lando li estis, ekzilito kaj malamato, kiun la plej simpla Franka pafisto perfide rajtis mortpafi.

Kaj kiel li, tiel ĉiuj Saksoj festis malĝojan Julfeston. Oni ne vidis iliajn lumojn en tiu senhoma lando; la terure kurĉasitaj viroj sidis malserene en la densejoj de siaj arbaroj. Sed jen ekstere radiis la lumbrilo de l' episkopejo Paderborn, kaj strange sanktajn kantojn la nordvento alportis sur malvarma aero. Tie la Frankaj detruistoj kantis himnojn: "Paco sur tero" multvoĉe kaj artplene sonis en la Saksan vintronokton.

Kia suferego pasis dum tiu mortvespero de libera popolo tra la Saksolando, tra la koro de tiu plej bona kaj forta el ĝiaj filoj! La rezisto kontraŭ la Franka konkeranto estis sensukcesa: Saksolando, tiu lando de la fidelaj Germanaj kverkoviroj, estis fariĝinta tombejo: la Aller (*) trinkis dum terura, de la reĝo ordo­nita ekzekutado la sangon de kvar mil kaj kvin cent filoj de ĝia kara tero; kaj la lasta kaj plej bona, kiu nenion krimis krom tio, ke li kun plena rajto, per ĉiu forto de sia amo defendis sian hereditan landon, la lasta kaj plej bona premis sin kvazaŭ vundita rabobesto tra la plektobariloj kaj dornoj de siaj vintroarbaroj.

Ne la fakto, ke ili estis venkitaj, premegis la korojn de tiuj ĉi viroj, kiam ili en malvar­mega vintronokto sidis ĉirkaŭ siaj fajroj. Ali­tempe ili rigardis post malvenko maldolĉe kaj obstine supren al la ĉielo, kie la konata ĉasado de Wodan kvazaŭ ekkoleriĝinte veturis en la nordventego. "Wodan ne alie destinis ĝin," ili simple parolis. Kaj kun la sama obstina trankvileco, kun kiu ili sian lastan kaj plej bonan havaĵon, ja sin mem transdonis al la feliĉa ludanto, kiam ili estis perdintaj en la hazardludo, kun la sama kredema obstineco ili rigardis en siajn fajrojn kaj pripensis la vojojn, kiuj malgraŭ ĉi ĉio povis konduki al la savo. Kelkafoje ili ankaŭ estis kunvenintaj al fora senarba arbarloko ĉirkaŭ siaj oferfajroj, la viroj en la maldelikataj felvestaĵoj, la virinoj en sia fiera orhararo; kaj kune kun la ofer­fumo iliaj preĝoj flugis supren al la dormantaj dioj. Ĉirkau mateno, tiam, kiam la arbaro vekiĝis, ili iris kun forta manpremo kaj trank­vila "Saluton!" por nova pripenso kaj ĉirkaŭ­vido al sia taglaboro.

Jam nenio de ĉio ĉi! Malamiko pli dan­ĝera ol la Franko estis trovinta eniron en iliajn korojn. La kolonon de Irmin faligis Karlo - ankaŭ en iliaj koroj! Iliaj sanktejoj estis detruitaj, iliaj dioj mokitaj. Kaj la ne­kredeblaĵo estis fariĝinta: ne unu fingron la mokitiaj kaj malsanktigitaj Germanaj dioj estis movintaj! Ĉu oni iam estis travivinta tiajn senhonorecon kaj malkuraĝon en Nordlando?! - Nun granda malkredemiĝo iris tra tiu lando de l' ĝusta kredo: fiherbo, ĝis nun nekonata, la dubo pri la propraj dioj, nun ekĝermis en la Saksolando en ĉiuj koroj, semita de la pastroj de l' sudo.

Estis mensogo tio, kion ili ĝis nun estis amintaj. La ĵuro, kiun la viro estis farinta al la viro je la dioj de l' libera arbaro, tiu ĵuro estis mensogo. Donar, kiu veturadis en la fulmotondro; Wodan, la mildoforta marteldio kun lanco kaj sunokulo; Freija, la amindulino; la profetinoj kaj blankaj, virinoj apud la arbar­fonto; la niksoj de l' akvoj, la koboldoj kaj malgrandeguloj de la arbarvaloj, la elfoj en la salikoj de la nubovaloj, - mensogo! Dezerta kiel vintronokto kuŝis la Germana mondo. Nenio plu, kio ĝojigis tiujn ĉi seniluzligitojn; nenio plu, por kio ili povis ardi, por kio batali. Ĉar ne nur por sia lando batalas popolo: ankaŭ por siaj dioj ĝi batalas. Por sia mondo­kialo, por sia tuta ekstera kaj interna mondo batalas popolo. Neniam la Franka glavo, estus ruiniginta la saksecon, se la pli forta, federito ne estus irinta ĉe ĝia flanko: la pensoforto de l' kristaneco. Ĝi dubigis la mallertan saksopopolon pri ĝia propra mondo, enmalsa­nigis ĝin per la "paleco de la dubo" kaj el­manigis al ĝi kun ridetanta supereco la batal­haklion. "Se nenio estas ĉiuj niaj dioj, se nun tio, kion la Frankoj portas, sur la ora kruco, estas la plej alta dio - por kio do nia batalo? Batali kontraŭ la plej alta dio ne estas bone." Ankoraŭ iris, kvazaŭ malofta ekflamo de l' amo al dioj kaj patrujo, kelkaj militoj super la Saksolandon. Sed por plena realigo de l' plej interna volo malestis la forto. Lacigite, kun aŭtuna apatio ili fine lasis venki la krucojn. "Ĉio ne valoras! Kredu nenion, amu nenion, batalu por nenio!" Malespero pri ĉio! Saksolando estis matura por la kristaneco.

- - - - - - - - - -

Widukind silente apogis sin al la kverko. Kaj en nedirebla sufero tiu doloro de sia popolo pasis tra lia propra koro. Ne plu funebro estis pri la mizero de lia lando, ne plu malamo kontraŭ Karlo kaj ne jam amo al la kristaneco - multe pli profunda sufero antaŭ la memvola submetiĝo pasis tra la animo de la saksoduko: peza apatio kontraŭ mondo kaj ĉielo.

Liaj viroj pli malproksime malantaŭe estis sidintaj en la arbaro ĉirkaŭ siaj fajroj. Unu el ili nun proksimiĝis kaj demandis sian dukon, ĉu li deziras manĝi. "Ne", respondis la mal­ĝoja viro kaj elrektigis sin, "venu, ni nun iru al la frankoreĝo!" Maltrankvileco ĉirkaŭ la fajroj, demandado kaj alvokado, leviĝo en la profundaĵoj de l' arbaro, kaj fine la amaso de liaj fideluloj malrapide kaj ŝanceliĝe elpaŝis en la lunlumon. Ili sekvis sian solece antaŭirantan dukon super la malmolan vintroteron, malsupren en la tendaron de la Frankoj.

Notoj
(*) Aller = rivero en norda Germanujo.

Fritz Lienhard (7.10.1871 - 20.10.1945)
germana pastro, verkisto.
El: Esperanto-Praktiko
5-a jaro, n-ro 1, januaro 1923.
Redaktoro: Karl Minor.